Informilo

2015/06/20

Kontribuu

Se vi ne havas tempon fari ĝin nun

Se vi interesiĝis sed ne povas fari ĝin nun, publikigu vian volon kontribui al la kampanjo! Tre gravas la nombro de  homoj kiuj kontribuos, kiam oni traktas la kampanjon. Ĉi tiu kazo tre similas al la afero de "La Unua Libro".Post kiam vi publikigos vian volon, vi devos kontribui ĝis la 15-a de Septembro 2015: la limdato de kontribuo.
Se vi konsentas publikigi vian volon, bonvolu informi nin kun subaj informoj. Retadreso estas "nia70akomento@gmail.com". Vi povas kontakti rekte per la dekstra kontaktilo.→

  • nomo:
  • salutnomo(#Se vi ne volas publikigi vian nomon, skribu la salutnomon.) :
  • lando:
  • urbo:
  • aĝo(#Ĝi ne necesas, se vi ne volas publikigi vian aĝon.):


Konciza Procedo de Kontribuado

Nenia peniga afero troviĝas. Oni kontribuas per la reta kontribuilo de nia ĉefa blogo (http://nia70akomento.blogspot.jp/) aŭ per retletero kopiante kaj uzante la formularon, kiu estas trovebla ĉi-sube. La teamo de tiu ĉi projekto tralegos la artikolon. Se troviĝas ia grava eraro aŭ miskompreniga esprimo, la teamo kontaktas la kontribuinton. Fine la artikolo aperos en la blogo! 
Ne hezitu kontakti nin pri la demandoj ekz. pri kia temo oni skribas ĝin. Ne hezitu pri via temo eĉ se ĝi estas tre malgrandega afero. Ĉar ĉi tie ni volas kundividi indiduajn spertojn kaj pensojn.

Limdato

15-a de Septembro 2015
  
ATENTU!

Pri la politikaj problemoj de historio-komprenado.

 < Politika Sinteno: Neŭtrala sur la agado: “Nove relerni la historion”>
Tralegu kaj konsentu nian politikan sintenon. Vi povas legi ĝin sube. Ni rezervas al ni la rajton rifuzi vian kontribuaĵon, se ĝi ne konformas al la sinteno de nia kampanjo. Dankon!
  “La Japana Historio”,”La Korea Historio”,”La Usona Historio” ktp. estas skribitaj en siaj gepatraj lingvoj kaj ĉiu el ili havas respektivan ortodoksecon. Sed ĉi tie la historioj estas ne taŭgaj. Rakonti historion per sia patruja vidpunkto fojfoje povas fariĝi lingva perfortaĵo. Unu el la celoj de tiu ĉi kampanjo estas kritiki la sintenon. Ne forgesu tion.
Ĉiu el ni, kiu partoprenas en tiu ĉi kampanjo devas havi la volon, kunligi la respektivajn historiojn tre diversajn. La volo signifas, ke ni relernos la historion, kaj reagnoskos la veron. Ni devas baziĝi sur la sinteno nove lerni la historion kunligante sian historion kun la aliaj historioj.


Kontribui per la Reta Kontribuilo

Ligo<Reta Kontribuilo>


 Kontribui per Retletero

Oni povas sendi sian frazon al la retadreso (nia70akomento@gmail.com). Sed bonvole kopiu kaj uzu la formularon, ĉar ĝi enhavas iom da reguloj.
Ligo:<Formularo en dosiero