Informilo

2015/06/20

Kontribuu

Se vi ne havas tempon fari ĝin nun

Se vi interesiĝis sed ne povas fari ĝin nun, publikigu vian volon kontribui al la kampanjo! Tre gravas la nombro de  homoj kiuj kontribuos, kiam oni traktas la kampanjon. Ĉi tiu kazo tre similas al la afero de "La Unua Libro".Post kiam vi publikigos vian volon, vi devos kontribui ĝis la 15-a de Septembro 2015: la limdato de kontribuo.
Se vi konsentas publikigi vian volon, bonvolu informi nin kun subaj informoj. Retadreso estas "nia70akomento@gmail.com". Vi povas kontakti rekte per la dekstra kontaktilo.→

  • nomo:
  • salutnomo(#Se vi ne volas publikigi vian nomon, skribu la salutnomon.) :
  • lando:
  • urbo:
  • aĝo(#Ĝi ne necesas, se vi ne volas publikigi vian aĝon.):


Konciza Procedo de Kontribuado

Nenia peniga afero troviĝas. Oni kontribuas per la reta kontribuilo de nia ĉefa blogo (http://nia70akomento.blogspot.jp/) aŭ per retletero kopiante kaj uzante la formularon, kiu estas trovebla ĉi-sube. La teamo de tiu ĉi projekto tralegos la artikolon. Se troviĝas ia grava eraro aŭ miskompreniga esprimo, la teamo kontaktas la kontribuinton. Fine la artikolo aperos en la blogo! 
Ne hezitu kontakti nin pri la demandoj ekz. pri kia temo oni skribas ĝin. Ne hezitu pri via temo eĉ se ĝi estas tre malgrandega afero. Ĉar ĉi tie ni volas kundividi indiduajn spertojn kaj pensojn.

Limdato

15-a de Septembro 2015
  

Pri la Kampanjo



En somero de 2015 revenos la dato, kiam la Dua MondMilito finiĝis pro la malvenko de Japanio. Interalie ĉi-jare venos la 70-a datreveno [jubileo] pri la fino de la milito. Tio estas ne nur por japanoj, sed ankaŭ por koreoj, ĉinoj, usonanoj, francoj, hindoj, mongoloj kaj aliaj landanoj: Ĉu ni repensu pri niaj okazintaĵoj kaj esprimu nian historion en nia internacia lingvo?
“La Japana Historio” estos rakontita de la japana ĉefministro kiel “La 70-a Komento”. “La Korea Historio” estos rakontita de la korea prezidento. Kompreneble ankaŭ pri la aliaj naciaj historioj estos rakontitaj de la lokaj politikistoj. Kiel ni esperantistoj sentas pri tio? Ĉu ni ne povas kunligi la disigitajn historiojn per la lingvo internacia?

川崎市平和館―企画「私たちの戦後70年談話」



一人一人が「私の70周年談話」を書いてみよう
-あなたの「70周年談話」Nia 70-a Komento大募集-
※投稿はこのページの下の方にあるのリンクからどうぞ!

 歴史を「私ごと」として振り返り、国際的な交流を行う。そんな企画を紹介します。
 2015年夏、第二次世界大戦が日本の降伏によって終結してから70年の節目の日が世界各国に訪れます。この日、日本人や韓国人・中国人などのアジア人だけでなく、アメリカ人もフランス人もインド人もモンゴル人も、もちろんその他の国々の人もかつての世界大戦を思い出し気持ちを新たにします。 この機会に私たち自身の歴史を地球市民として振り返り、エスペラントという言語でそれを表現してみませんか?