Informilo

2015/06/24

La Memoro De Mia Avo


Nomo: Hiro KAWARA
Lando: Japanio
Urbo: Tokio
Aĝo: 22




1. Sperto

A. Kiel vi sciis la militon?(Ĉu vi partoprenis?)

 Unue, mi lernis pri ĝi en lernejo. Sed tio ne sufiĉis por senti la historion, kiel ĝi koncernas al mi mem. Mi vere sciis la militon iom post iom spektante filmojn, aŭskultante  la rakontojn de mia avo, kaj mem pripensante pri ĝi.


B. Kion vi agas koncerne al la milito?

 Mi iris al Okinava* milita memorejo, kie mi povis aŭskulti la rakonton de la sinjorino travivinta la batalon sur Okinavo. Mi ankaŭ spektis multajn filmojn pri la milito. Post kiam mi eniris en universitaton, mi foje lernis kaj legis pri la milito. Sed mi ne agas ion konkretan agadon koncerne al la milito.
*Okinavo estas la plej sudaj insuloj de Japanio, kie okazis surtera milito inter japanaj kaj usonaj soldatoj.



C. Ĉu via proksimulo scias(spertis) la militon kaj rakontas ĝin al vi? Kia homo li(ŝi) estas? Kaj kiel vi sentis pri ĝi?

 Jes. Miaj avoj kaj avinoj spertis ĝin. Precipe la rakonto de mia patroflanka avo influis min. Mi skribu pri ĝi.
Mia avo estis lernanto de la speciala lernejo de terarmeo. Kaj li rakontis min pri lia tiama stato, ke li estas estimata de popoloj, ĉar li estas la lerneja lernanto. Li iom honoris pri ĝi. Li ne iris al la batalo, ĉar antaŭ ol li iris tien, la milito finiĝis.
Li estis afabla homo. Tamen li ne estis intime proksima homo al mi, ĉar ni vivis tre malproksime dum longa tempo. Mi sentas bedaŭron, sed lia rakonto vekis mian senton pri la milito. Mi iomete lernis la militon dum li fojfoje rakontis la saman kaj mi iom post iom komencis pensi, ke Japanio faris unu el la plej malbonaĵoj en la mondo. Do mi fine sentis maltrankvilon pri lia rakonto. Kaj la maltrankvilo fariĝis mia ĉefa sperto de la dua mondmilito.
Mi komprenas, ke li pasis bonan tempon dum la milito kaj en lia memoro restadis la honoron tiaman. Mi nur esperas, ke li povus senti bedaŭron kaj rakonti ĝin samtempe.



2. Penso

 Mia sperto estas nur individua. Sed mi demandas min, ĉu homo vere povas konformiĝi al la monda paco per nur sia konscienco? Ĉu certas, ke mi pravas pri tio? Aŭ ĉu mi mem estas tia homo, kiu nur influite de la socio atakas mian meman avon?
Post cerbumado, mi konkludis, ke la nocio "Paco" diferencas de lando al lando, de tempo al tempo kaj konflikto inter ili kaŭzas la militon.  La nocion "Paco" oni diskutinte decidas ĉiam ajn.
Mi tiel pensis. Kaj mi iniciatis ĉi tiun kampanjon. Esperantistoj diskutindas plu pri la paco, ĉar ni esperantistoj povas havi unu nocion de “Paco” kaj ni ankaŭ povas komprenigi la diferencon.
Ho, mi devas aldoni. Kiam ni faras nian “Pacon”, ni ne reprezentu nian landan historion. Ĉar ĝi definitive distingas "ni" kaj "ili". La eliĝo el la “honora memoro” de siaj landoj estas la plej malfacila, sed la plej grava paŝo en la kazo, mi sentas.