En somero de 2015 revenos la dato, kiam la Dua
MondMilito finiĝis pro la malvenko de Japanio. Interalie ĉi-jare venos la 70-a datreveno
[jubileo] pri la fino de la milito. Tio estas ne nur por japanoj, sed ankaŭ por
koreoj, ĉinoj, usonanoj, francoj, hindoj, mongoloj kaj aliaj landanoj: Ĉu ni
repensu pri niaj okazintaĵoj kaj esprimu nian historion en nia internacia
lingvo?
“La Japana Historio” estos rakontita de la
japana ĉefministro kiel “La 70-a Komento”. “La Korea Historio” estos rakontita
de la korea prezidento. Kompreneble ankaŭ pri la aliaj naciaj historioj estos
rakontitaj de la lokaj politikistoj. Kiel ni esperantistoj sentas pri tio? Ĉu
ni ne povas kunligi la disigitajn historiojn per la lingvo internacia?
Tial ni ĉi tie komencu fari “Nia 70-a Komento”-n.
Ĝi estu dokumento pri la historio, farita laŭ nia propra sento, aparte de la
vidpunktoj de la historiistoj aŭ la politikistoj. Ni faru ĝin rigardante la
historion per nia propra sperto kaj tra la rakontoj de niaj najbaroj. Ne hezitu
publikigi vian sperton kaj vian vidpunkton. Ĉar ni ne bezonas determini la
historion male al la politikistoj, kiu respondecas pri la lando. Ni ne bezonas
determini. Do ni ne necesas altrudi ian ajn konkludon. Tial ni povas pace
diskuti laŭ nia interesiĝo. Alivorte, ni respektive rakontu la historion laŭ
nia respektiva vivo. Sed per Esperanto ni kune [kunlaborante] povas kundividi
la historiojn kaj krei nian estontecon.
Iniciatintoj
Hiro KAWARA, KZ