Informilo

2015/09/10

Mia penso sub la 9a artikolo de la japana konstitucio.




Nomo: KZ
Lando: Japanio
Urbo: Tokio
Aĝo:23



1.Sperto

A. Kiel vi sciis la militon?(Ĉu vi partoprenis?)

  Mi kompreneble partoprenis neniun militon ĉar mi naskiĝis kaj kreskis en Japanio sub la 9a artikolo de la japana  konstitucio, kiu malpermesas militon kaj eĉ havi armeon. Kiam mi estis bazlernejano, mi ofte restis en la libroĉambro de la lernejo. Tie mi hazarde trovis la mangaon “Nudpieda Gen”. Tiu fama mangao rakontas pri la atombombado de Hiroŝimo, kaj la rakonto estas surbazita de reala sperto de la verkisto. La teruraj bildoj de la mangao donis al mi neforigeblan impreson pri la milito, atombombado, kaj dummilita kruela mondo. En Japanio “Nudpieda Gen” ludas gravan rolon por sciigi al geknaboj, kia estis la milito.
 
  Ne nur mangao sed ankaŭ miaj geavoj sciigis al mi la militon. Kiam venis la lasta lernojaro, mi iris vidi mian avon kaj tiam aŭdis de li pri la milito.  

C. Ĉu via proksimulo scias(spertis) la militon kaj rakontas ĝin al vi? Kia homo li(ŝi) estas?

  Mia avo rakontis al mi milittempan memoron. Antaŭ 70 jaroj, kiam la patro de mia patrino estis dekjara knabo, li loĝis en Tokio, la japana ĉefurbo. La dekan de marto 1945 multe da usonaj aviadiloj venis al la ĉielo super Tokio, kaj senĉese faligis multe da kruelaj bomboj celante bruligi lignecajn domojn. Tiam la japanaj domoj ĉefe konsistis el lignoj. Li kuris kaj kuris kun la familianoj por eviti la fajron disvastiĝantan tra la urbo. Li kuris ĝis la riverbordo kaj kuŝis tie longan tempon. Feliĉe li ne mortis, kvankam neimagebla nombro da homoj mortis inkluzive de liaj gefratoj. Post la bombado ĉio malaperis de Tokio. Pro tio li translokiĝis al alia kampara urbo, kaj tie duonjaron poste informiĝis pri la fino de la milito.
 
  Ankaŭ la avo de mia patro tiam loĝis en Tokio kaj estis bombita. Bedaŭrinde li mortis. Ankaŭ lia fratino mortis. Ne estas pli da informo pri ili.

2.Penso

  Estas klare, ke la usona bombado ĉe Tokio estis masakro kaj kontraŭleĝa eĉ tiutempe. Sed tamen Usono ne kulpis je tiu krimo ĉar Usono venkis en la milito. Pro tio, ke Usono kaj kelkaj landoj batalis kontraŭ fasismo, oni devas taksi ilian  militon 'justa'.

  Ankaŭ Japanio faris terurajn masakrojn en aziaj landoj. La problemoj kaŭzitaj de tiuj masakroj ankoraŭ tute ne solviĝis. Post la milito Japanio tute ŝanĝis sian sistemon sub la gvido de Usono. Kaj sekve la japanaj popoloj novigis sian vidpunkton pri la milito. Sed tio ne estis sufiĉa. La sistemo de tennoo(Japana inperiestro) daŭre restas kiel fundamento de la ŝtato, kiu fluas ĉie ajn en Japanio. Nur surfaco ŝanĝiĝis. Multaj potenculoj de la milittempo kaŝe vivis post la milito. Kelkaj el ili eĉ senkaŝe vivis en politika medio. Estas nekredeble, ke KISHI Nobusuke, unu el la militaj krimuloj, iĝis ĉefprezidanto de la ŝtato postmilita. Ankaŭ estas nekredeble, ke lia nepo estas nuna ĉefprezidanto ABE Shinzo, kiu celas rekonstrui Japanion kiel la antaŭan.

  Mia penso estas simpla. La milito estas unu el politikaj rimedoj profitigi sian landon(sed ne sian popolon) kaj akceptigi sian postulon al aliaj landoj. Tio estas mia tuta penso. Mi ne plu povas diri.

  Dum la milito eĉ japanaj esperantistoj, kiuj devus esperi pacon kaj kontraŭi militon, kontribuis al tiama reĝimo. Mi tamen ne povas diri, ke ili estis eraraj. Se ili kontraŭus, ili estus mortigita de polico. Ili do bone sintenis.