Informilo

2015/08/19

Restarigu la komunan historion



Salutnomo: Dekmil
Lando: SudKoreio
Urbo: GŭangĴu
Aĝo: 49



1. Sperto

A. Kiel vi sciis la militon?(Ĉu vi partoprenis?)
Ĝenerale en mez kaj alt-mez lernejoj sed iom pli konkrete kaj profunde en universitato kaj samtempe tra la legado de la historiaj libroj pri la moderna azio.


B. Kion vi agas koncerne al la milito.
Mi preskaŭ ne frekventas la tombejon nacian, sed aktivas kontraŭmilitajn agadojn en kaj ekster koreio. De tempo al tempo kontaktas kaj kunagadas kune kun la aziaj kaj eŭropaj geamikoj.


D. Libere skribu pri via sperto.
Mi partoprenas la agadon de iu societo en urbo Gŭangĵu, kiu helpas la viktimojn, kiuj estis perforte transloĝitaj al Japanio kaj laborigitaj por la Mitsubishi kompanio. Ili tiam estis maksimume ĉ. 15-16 jaraj, sed ili perfortite devis labori pli ol 10 kelkajn horojn tage preskaŭ sen salajro. Multaj el ili mortis dum la laborado per bombadoj de usonaj ĉasaviadiloj, per la batego de japanaj kontrolantoj aŭ per la malsatego kaj nutrmanko. Nun nur kelkaj el ili vivas je ĉ. 90 jaraj.



2. Penso

De tempo al tempo mi kontaktas japanojn aŭ esperantistajn aŭ ne-esperantistajn. Kiam mi kontaktas ilin, ĉiam mi sentas, ke la historiaj scio kaj komprenoj de japanoj kaj koreoj pri la moderna azio estas tute malsamaj. Fakte nur unu sola historio komuna ekzistas en moderna azio, sed bedaŭrinde politikistoj por siaj politikaj celoj distorde instruas siajn popolanojn. Pro tio popolanoj de ambaŭ landoj unu la aliajn miskomprenas kaj malpacas trompite de aĉaj politikistoj. Necesas kunlabori civitanoj de ambaŭ landoj aŭ tri landoj, inkluzive ĉinio, reesplori la veran historion de la moderna azio kaj man-en-mane kaj solidarece kunbatali konraŭ la militemajn politikistojn ĉiajn ajn.