Informilo

2015/09/04

Danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.


Nomo: Ĵin KIATAGAWA
Lando:Japanio
Urbo: Kanagawa

Aĝo:53
*traduko el la japana: Hiro KAWARA
 

1. Sperto

A. Kiel vi sciis la militon?(Ĉu vi partoprenis?)
Mi lernis en la kursoj de la lernejoj. 

B. Kion vi agas koncerne al la milito?
B: Mi iris kaj al la marbordo de Malajo*, kie la japana armeo surteriĝis, kaj al la atombombita kupondomo.

*En la jaro 1941, sur la maro apud la duoninsulo Malajo okazis milito inter Brita ŝiparo kaj Japanaj aviadiloj.


C. Ĉu via proksimulo scias(spertis) la militon kaj rakontas ĝin al vi? Kia homo li(ŝi) estas? Kaj kiel vi sentis pri ĝi?
En la jaro 1984, la maljuna sinjoro de mia tiama laboreta loko rakontis pri lia sperto, ke li estis kaptite restigita en Liberio. La sinjoro ankaŭ rakontis, ke li “brakumis” konsolvirinon kaj li diris “Mi faris malbonaĵon kompatindigan”. Aldone, en la jaro 1986 alia maljuna sinjoro rakontis pri lia reveno al Japanio de Havajo post la Dua Mondmilito, kaj li diris, por mi memorinde, ke li ankoraŭ adoras la japanan imperiestron.



2. Penso

Malriĉaj puritanismanoj migris al Ameriko, rabis la teron de la indiĝenoj, kaj ilin masakris. La judoj minacitaj kaj masakritaj de Hitlero faris la landon Israelo, kaj subpremis la popolojn de Parestino (ili faris la muron de geto).
Mi supozas, ke homoj minacitaj facile fariĝas la minacanto, ĉu ne?