Informilo

2015/09/19

Por ne historiigi la “70 jarojn post la mondmilito”-n kiel la novan “antaŭ-milito”-n


Nomo: Toŝija TAKAJANAGI
Urbo: Saitama
Aĝo: 53


*traduko el la japana: Hiro KAWARA

1. Sperto

A. Kiel vi sciis la militon?(Ĉu vi partoprenis?)
Mi sciis per la lernado de historio.

B. Kion vi agas koncerne al la milito.
Mi iras al pacaj memorejoj kaj partoprenas en kunsidoj.

C. Ĉu via proksimulo scias(spertis) la militon kaj rakontas ĝin al vi? Kia homo li(ŝi) estas? Kaj kiel vi sentis pri ĝi?

Mi preskaŭ tute ne aŭskultis militan sperton.

2. Penso

Nun la geavaj aŭ gepatraj generacioj, kiuj spertis tiun militon pli kaj pli malmultiĝas. Tre grave estas memkonscie lerni pri la historio.
Nuna politika situacio imagigas min, ke la historio ripetas sin. Ĉiuj agu por eviti tion!