Informilo

2015/09/19

Milito ne egalas al batalo

Nomo: Kenĵi SEKINE
Urbo: Kanagaŭa
Aĝo:37

*traduko el la japana: Hiro KAWARA

1. Sperto

A. Kiel vi sciis la militon?(Ĉu vi partoprenis?)
Mi sciis tra lernolibroj, dokumentaj videoj de televido, filmoj kaj libroj.

B. Kion vi agas koncerne al la milito.
Mi iras al lokaj konservejoj kaj memorejoj. Kaj mi skribas miajn pensojn al SNS.

C. Ĉu via proksimulo scias(spertis) la militon kaj rakontas ĝin al vi? Kia homo li(ŝi) estas? Kaj kiel vi sentis pri ĝi?
La gepatroj de mia partino suferis de la aerbombado ĉe Kaŭasaki. La patro de mia patro estis soldato kaj mi aŭdis kelkajn epizodojn. Mi forte sentis, ke mi troviĝas ĉar ĉiu el ili toleris la suferojn.

D. Libere skribu pri via sperto
La generacioj pli junaj ol 60-jaruloj jam estas la naskiĝintoj post la dua-mondmilio. Oni iom post iom forgesas ne nur la militajn spertojn, sed ankaŭ eĉ la historion mem. Mi sentas danĝeron pri tio. 



2. Penso

Laŭ mia difino, milito signifas “Ĉiuj agoj perforte akceptigi sian postulon”. Tio signifas,  ke eĉ se ne okazas rekta batalo, ĉiuj agoj disponigi aliulojn per armea forto, ekonomia forto, aŭ diplomatia forto ankaŭ estas militoj. Tiuj fortoj troviĝas nature en nia vivo ekster la landaj rilatoj. Ekz. ekonomia agado de kompanio kaj turmentado en lernejo. Mi persone pensas, ke grandaj militbataloj kaj malgrandaj bataloj senlime kunligiĝas. Pro tio necesas rigardadi ekspoziciojn, heredadi la militajn spertojn aŭsklutante de spertintoj, kaj scii militan sturkturon legante diversspecajn dokumentojn kaj librojn pri milita scienco. Kompreneble oni bezonas senfine pensadi militon el ambaŭ vidpunktoj granda kaj malgranda.