Nomo: Yo NONOMURA
Lando:Japanio
Urbo:Kobe (en la gubernio Hjogo)
1.Sperto
A. Kiel vi sciis la militon?(Ĉu vi
partoprenis?)
Mi ok jaraĝa estis en Seulo sub japana
regado en la fina tago de Pacifika Milito. Tuj post la tagmezo, kiam japana
imperiestro Hirohito anoncis la finon per radio-elsendo, tamen lia voĉo apenaŭ
aŭdeblis klare, mi vidis koreinojn dancantaj kaj kantantaj, ke "Koreio
venkis! Koreio venkis!" La multegaj koreaj flagoj flirtantaj sur tegmentoj
de domoj estis videblaj de sur mezdeklivo de Namsan(suda monto), kie situis loĝejo
de mia familio. Tiu sceno restas en mia koro.
2.Penso
Mia praavo translokiĝis al Koreio el
Japanio, kaj mi estis naskita en Seulo. Post la malvenko mi venis al Japanio.
Kaj mi rimarkis, ke neniu japano agnoskas, ke Japanio estis venkita de korea
popolo. Mi miris pro tio. Japanoj pensas, ke Japanio estis venkita de Usono,
tamen ne opinias, ke Japanio estis venkita de koreio. Ili eĉ ne pensas, ke
Japanio kaj Koreio batalis.
Movado postulanta sendependecon de Koreio
el japana regado, estis puŝerompita pere de japana subpremado. Sed la fajro ne
estis estingita en la koro de koreoj. La flagoj kaj la krioj, kiujn mi vidis
kaj aŭdis en Seulo en La Tago, konsciigas al mi la fakton. Mi surpriziĝas antaŭ
tiu ĉi malsimetria rilato. Unu pensas, ke ili batalis kaj venkis, alia eĉ ne
pensas pri tio. Tiu ĉi neegala tordiĝo de rilato daŭras ankoraŭ nun inter aziaj
landoj kaj japanio, mi opinias.