Informilo

2015/09/17

Inter Azio kaj Eŭropo


Nomo: KIMURA Goro Christoph
Lando: Japanio
Urbo: Tokio
Aĝo: 41



1. Sperto

B. Kion vi agas koncerne al la milito? 
 Unu el miaj fakoj kiel universitata instruisto-esploristo estas eŭropaj studoj. En universitato mi pritraktas i.a. la postmilitan proceson de repaciĝo inter najbaraj landoj en Eŭropo kaj Eŭropan integriĝon. Dum lastaj jaroj mi precipe esploris la evoluon de rilatoj inter germanoj kaj poloj je civitana nivelo.
 Kvamkam mi tute konscias, ke la situacio en Eŭropo kaj Orientazio tre malsamas, mi pensas ke utilas por Azianoj scii pri Eŭropo. Daŭrigi esploran kaj instruan agadon estas unu el la aferoj, kiujn mi povas kaj volas fari ankaŭ estonte. La alia afero estas flegi kaj profundigi kontaktojn utiligante Esperanton. 


C. Ĉu via proksimulo scias(spertis) la militon kaj rakontas ĝin al vi? Kia homo li(ŝi) estas? Kaj kiel vi sentis pri ĝi?
 
 Mia patrino estas germana, mia patro japana. Ambaŭ landoj kaj komencis kaj malvenkis la Duan Mondmiliton. Mia germana avo, kiu naskiĝis en nuna Pollando proksime de Danzig (nuna Gdańsk), propraokule vidis la komencan batalon de la Dua Mondmilito, kiam nazi-germanaj trupoj atakis la polan poŝtoficejon en Danzig. Poste li mem estis germana soldato. Mi ne rekte aŭdis de li, ĉar li mortis kiam mi estis infano, sed mia avino rakontis pri tio kaj eĉ skribis vivrakonton de tiu tempo.
 Mia japana avo batalis en Ĉinujo kiel japana soldato. Li malmulte rakontis pri siaj militspertoj, sed en la domo de la avo mi trovis rustitan bajoneton, kiu pli ol vortoj rakontis pri milito. 




D. Libere skribu pri via sperto
“La foruma aspekto de Esperantujo : orientaziaj spertoj”
(el: Esperanto, n-ro 1288(2), februraro 2015, p.37)
 Oni ofte diras, ke Esperantujo havas du ecojn, nome „movado“ kaj „komunumo“. Laŭ mi aldonendas tria eco, nome „forumo“, en la senco de renkontejo de malsamaj opinioj. Pri tiu ĉi tria aspekto mi konsciiĝis unuafoje, kiam mi partoprenis en la 1990aj jaroj en simpozioj pri rilathistorio inter japanoj kaj (sud)koreoj, iniciatitaj de „Esperanto-grupo por komuna lernolibro pri historio”.
 Tiuj simpozioj estis instruplenaj. Ŝoka estis propraorele aŭdi pri reciprokaj antaŭjuĝoj kaj malbonaj priskriboj. Aliflanke mi eksciis ankaŭ pri korvarmigaj epizodoj de translimaj amikecoj kaj helpoj, kiuj okazis dum la longa rilathistorio. Tamen la plej granda eltrovo estis, ke malsame ol antaŭa supozo, la diskutoj ne okazis laŭ la skemo „japanoj kontraŭ koreoj“. Ofte la malsameco de opinoj ne kongruis kun la naciaj. Malsamaj opinioj troviĝis inter japanoj kaj inter koreoj. Montrante tian diversecon, la diskutoj mem kontribuis al malkonstruo de stereotipoj pri la najabarlandanoj kaj relativigis la komprenon pri la „inter-nacieco“ de la konflikto pri histori-rigardo.
 Kelkaj partoprenantoj montris malkontenton pri tio, ke aŭdiĝis ankaŭ tiaj opinioj, kiuj estis provokaj kaj eĉ ŝajnis malkongruaj kun homaranismo, kiun Zamenhof imagis kiel bazo de Esperanto. Sed mi sentis tion bonŝanca, ke inter esperantistoj ekzistas tiom malsamaj opinioj, kaj ke Esperanto ebligis egalrajtan diskuton ne nur lingve sed ankaŭ enhave. Mi sentis, ke la amikaj rilatoj, kiujn esperantistoj jam de antaŭe flegis, ebligis tian honestan opiniesprimon.
 Fakte, tia senkaŝa kaj sincera diskuto pri malfacilaj temoj, kiun ni spertis dum tiuj simpozioj, ne oftas inter civitanoj de orientaziaj landoj, kie malgraŭ la kreskantaj amikaj rilatoj, ankoraŭ restas reciproke malbonaj sentoj pro historiaj kialoj. En tia situacio, aparte gravas, ke ordinaraj homoj povas interŝanĝi opiniojn kaj rekte aŭskulti vidpunktojn de aliaj enlande kaj eksterlande.
Feliĉe, en Esperantujo troviĝas sufiĉe malsamaj pensfluoj, mondrigardoj kaj starpunktoj, ne nur inter diversaj popoloj sed ankaŭ ene de la sama lando. Esperantistoj jam pruvis, ke eblas kunlabori movade eĉ kun homoj kun tute alia pensmaniero, kaj ke eblas eĉ amikiĝi komunume trans diversaj malsamecoj. Se ni povas ne nur movadumi kaj komunumi preter malsamecoj, sed ankaŭ valorigi kaj utiligi niajn malsamecojn por malferma dialogo, Esperantujo povus esti modelo por la mondo. Kiel la mondo perceptus Esperanton, se niaj gazetoj, interretaj komunikiloj, kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj ne nur estus uzataj por movadumi kaj komunumi, sed surbaze de la komunumaj amikecoj kaj kiel ero de movadaj aktivadoj flegos kaj evoluigos la forumecan aspekton por kuraĝe alparoli malfacilajn kaj disputvekajn temojn?

 

2. Penso

 Ni ĉiuj faru tion, kion ni povas, por ke la nepoj nin benu. Esperante, ke „eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan“ (el L.L.Zamenhof „La Vojo“).