Informilo

2015/09/04

Pripensi la okazintaĵojn antaŭ 70 jaroj por la venontaj 70 jaroj.


Nomo: Ryozo TERUOKA
Lando:Japanio
Urbo: Tokio
Aĝo:48


*traduko el la japana: Hiro KAWARA



1. Sperto

A. Kiel vi sciis la militon?(Ĉu vi partoprenis?)
Mi ne partoprenis la militon. Tamen mi eksciis ĝin, kiam mi estis 7-jara, kunirante kun miaj gepatroj al la Aŭŝuvico en Polujo.



B. Kion vi agas koncerne al la milito?
Mi nun laboras ĉe la konservejo pri la paco*. 

*La paca muzeo de Kawasaki.


C. Ĉu via proksimulo scias(spertis) la militon kaj rakontas ĝin al vi? Kia homo li(ŝi) estas? Kaj kiel vi sentis pri ĝi?
C: Mia patro rakontis al mi pri la pasinta mondimilito, ĉar li estas hibakuŝo*. Aldone, kvankam tio ne estas pri la pasinta mondmilito, pro mia laboro en Kosovo mi multe aŭskultis la spertaĵojn kaj ankaŭ mi spertis la socion tuj post la konflikto. Kompreneble ĝi estas terura, sed la plej terure estas, ke la “terura” ago estas ordinara en la medio: milito.

*La homoj atombombitaj.


2. Penso

Kutime ni estas kondamnitaj, se ni mortigas homon. Sed en milito oni faras ĝin kiel devon. En milito persono mortiginta estas laŭdita de la ŝtato kiel “honorulo”, sed persono rifuzinta fari ĝin estas komdamnita kiel “perfidulo”. Mi pensas, ke en milito malordinaraĵo fariĝas oridinaraĵo. Milito lasas la popolan memoron kaj ”Pugnita” kaj “Pugninta”, kaj la popolaj memoroj faradas socian vundon por longa tempo. Tio samas kiel persona batalo en unu aspekto. Facilas levi pugnon, sed tre malfacilas rekonstrui la difektitan rilaton. Konsekvence milito estas la plej malboneca el ĉiuj perfortoj. Antaŭ ol tio, oni ne rajtas uzi ĝin kiel iusencan “metodo”-n, mi pensas.