Informilo

2015/09/19

Maniero eviti servi en milito


Salutnomo: linivsk
Lando: Japanio
Urbo: Shimonoseki (en la gubernio Jamaguĉi)
Aĝo: 31





1. Sperto

A. Kiel vi sciis la militon?(Ĉu vi partoprenis?)
 Mia avino rakontis al mi kiel ŝi suferis la mizeron en la milito kaj kiel mia avo travivis ĝin.

B. Kion vi agas koncerne al la milito.
 Nenion mi agas.

C. Ĉu via proksimulo scias(spertis) la militon kaj rakontas ĝin al vi? Kia homo li(ŝi) estas? Kaj kiel vi sentis pri ĝi?
 Mia avino spertis la militon kaj rakontis pri ĝi en sia juneco. Ŝi kreskiĝis kiel filino de riĉulo, kaj poste perdis ĉiujn domojn kaj posedaĵojn pro fajro (Mi jam ne memoras ke ĝi estis kaŭzata de aeratako aŭ tertremo). Estis ŝi bone edukita, bonkora sinjorino, kiu neniam laboris kaj versis rafinitan hajkon, kiel hobion.

D. Libere skribu pri via sperto
 Mia avino rakontis al mi ke mia avo sukcesis eviti mobilizon pro ke armeanoj miskomprenis lian nomon pro la malfacila japana literado. 



2. Penso

Poste mia avo fariĝis profesoro de filozofio. Bonŝance Japanio preventis perdi la filozofon.

Valora estas filozofo multe pli ol soldato.
Kial regnoj ordonas morti por milit’ nur portempa?
Mi deziras ke vi vivu por konstruo, ne por malhelpi ĝin.