Informilo

2015/09/17

Sentante respondecon al sekvantaj generacioj

Nomo: Ikuko KITAGAWA
Lando: Japanio
Urbo: Kanagaŭa
Sinprezento: Instruistino de la angla de super-mezlernejo




  Mia patrtino naskiĝis en la jaro 1922 en Qingdao(青島), Ĉinio, kie estis koncesiita kvartalo de Germanio antaŭ la tempo, kiam Japanio okupis ĝin. Kaj ŝi kreskis en Daliian(大連), ĉar ŝia patro siatempe laboris por la suda Manĉuria Fervojo. Mi sukcesis trovi ŝian iaman domon en Qingdao en 1993, kiam la Pacifika Esperanto-Kongreso okazis tie. Mia patro estis leŭtenanto de la terarmeo dum la milito, interrompinte sian studadon en la Universitato Waseda. Li bone parolis en la ĉina kaj la angla.
  Mi tre bone memoras unu momenton kiam mi estis 3a-grada lernanto de la elementa lernejo. Mia instruisto diris al la klaso : ‘Faru al mi kiajn ajn demandojn’. Preskaŭ ĉiuj levis sian manon. Unu knabino, kiu kutime ne estis lernema, demandis;‘ Kial la milito okazis?’  Kaj la instruisto laŭdegis ŝin, kiu faris tiun demandon. Fakte ŝia demando estis por mi tute ne atendita kaj verŝajne tio estis mia unua paŝo pensi serioze pri la milito.
  Kiam mi lernis en la elementa lernejo en la 1960aj jaroj, mi naive kredis, ke Japanio estis nur viktimo de la milito. Mi tute ne imagis, ke Japanio samtempe kruele vundis alilandanojn. Unu el la plej grandaj de mia unuflanka kredo verŝajne estis, ke la sufero de la atombomboj en Hiroŝima kaj Nagasaki estis tro kruela kaj pro tio oni ne multe priparolis pri la aspekto de Japanio kiel perfortinto.
  Mi ankaŭ memoras alian epizodon. Kiam mi estis 4a-grada lernanto, nia instruisto montris mondan mapon sur la nigran tabulon kaj montris kiel grandan teritorion Japanio havis dum la milito. Aŭskultante lian parolon, miaj amikinoj kaj mi diris, "Se Japanio venkus, japanoj estus pli riĉaj."
  Sed samtempe mi lernis, ke japanoj akiris demokration pro la malvenko en la milito. Mi eksciis, ke antaŭ la malvenko en la milito, ne ekzistis bazaj homaj rajtoj, ekzemple la libereco de parolo aŭ presado, kaj virinoj eĉ ne havis rajton je voĉdono. Per la nova konstitucio japanoj unuafoje akiris demokratiajn rajtojn kaj liberecon krom pacifisman principon difinitan per la 9a artikolo de la nuna konstitucio.
  Sed ankoraŭ restis feŭdisma influo en mia hejmo: la patro estis kvazaŭ diktatoro. Mia fratino kaj mi ĉiam timis lin dum ni tre amis nian patrinon kaj pasigis feliĉan tempon kun ŝi. Li eĉ ne permesis renovigi instruistan licencon de mia patrino. Lia teorio estis, ke virinoj ne rajtas labori ekstere post edziniĝo. Mi multe kontraŭis lin, post kiam mia patrino forpasis pro kancero, kiam ŝi estis nur 44-jara.
  Iusence mi lernis de mia patro, kia estis la iama japana militismo. En la japana armeo la ordono de superuloj estis absolutaj, kaj rezistoj estis neniam permesataj aŭ estis perforte subpremataj. Kaj lastatempe mi legis en ĵurnalo pri "milita neŭrozo", kiu kaŭzas senfinan suferon al eksaj soldatoj eĉ post la milito. Mi kredas, ke mia patro estis unu el tiuj, kiuj suferis pli malpli pro la "milita neŭrozo". Li forpasis antaŭ 6 jaroj. Li fojfoje ĝemis en la lito preskaŭ dum lia tuta vivo ĝis li fariĝis tre maljuna.
  Mi nun iom bedaŭras, ke mi tute ne demandis lin pri liaj spertoj dum la milito. Sed mi bone memoras unu frazon, kiun li menciis kiam lia intima amiko vizitis nian hejmon: "Ni havas respondecon kiel transvivintoj de la milito."
  Ankaŭ mi nun forte sentas respondecon al la sekvantaj generacioj. Kiel japanoj povos kontribui al la konstruado de paca mondo? Kiel oni povos konstrui veran demokratian socion, kie pli grandaj nombroj da homoj sentas feliĉon? Mi kredas, ke edukado estas la plej grava faktoro por kreskigi homojn, tiel ke ili povos pensi per si mem.
  Kiel diris Weizsäcker, eksprezidento de Germanio, la homoj, kiuj ne vidas la pasintecon, fariĝos blinda ankaŭ al nuntempo. Vivante en la nuna momento, 70 jarojn post la milito, mi deziras denove noti lian vorton en mia koro.