Informilo

2015/09/17

Ĉiu homo vivas nur unu fojon

Salutnomo: superteksto
Lando: Japanio
Urbo: Jamaguĉi




1. Sperto

A. Kiel vi sciis la militon?(Ĉu vi partoprenis?)
 Miaj du avoj kaj du avinoj rakontis pri siaj spertoj.

B. Kion vi agas koncerne al la milito.

Nenion mi faras nun. Sed en mia juneco mi aŭskultis homojn kiuj travivis la militon.

C. Ĉu via proksimulo scias(spertis) la militon kaj rakontas ĝin al vi? Kia homo li(ŝi) estas? Kaj kiel vi sentis pri ĝi?
  [1-1]Mia avo kiu forpasis februare 2015 en sia 92a jaro ricevis mobilizordonon en sia juneco. Li iris al la urbo Ogoori kie oni ekzerciĝis en pafado, laŭ li, senkugle. En lia lernejo oftis milita trejnado. Instruisto emfazis tiam nepran venkon de japanio. Sed en la hejmo lia patro foje vortis informite pri la milito ĵus komenciĝinta ke “estas malbone militi kun usono”, kaj ke “bedaŭrinde, sed nepre malvenkos japanio”. Lia patro estis respondeculo en filioj en hiroŝima kaj ŝimonoseki en certa asekura firmao kaj samtempe organizis kompanion de importado, Pro tio la patro informiĝis pri eksterlandaj aferoj relative bone. Pri tiu dilemo inter diroj de instruistoj kaj la patro mia avo tamen ridete klarigis kion li sentis siatempe: “Mi ne pensis pri malfacilaj aferoj, ĉar mi estis nur infano”. Sed inter liaj samklasanoj estis knabo arestita de polico pro sia ideologio; lernejestro informis al polico ke tiu samklasano havis danĝeran opinion pri la milito. Mi intervjuis poste tiun danĝeran knabon en 2003. En intervjuo li montris al mi fragmenton de certa ĵurnalo. Tio estis lia intervjuo pri la milito. Mi petis la kopion, sed li diris al mi: “ne faru kopion. rakontu nur tion kio restos en vi plu”. Mi nun komprenas lian vorton. Mi legis ĝis nun eble centojn da intervjuoj aŭ rakontoj rilate al la milito, sed en mia menso restas nur kelkaj.

  [1-2]Juna frato de mia avo ekfrekventis al medicina universitato kiu sin lokis en koreio por fariĝi kuracisto. Sed tri jarojn poste lia situacio tute ŝanĝiĝis; finiĝis la milito. “Koreoj ŝanĝis siajn sintenojn al japanaj najbaroj, kaj la frato devis perpiede reveni al la suda haveno de koreio. Homoj ĵetis ŝtonojn al li, kaj li ne povis manĝi, nek ripozi. Kiam li revenis, li estis jam ost-haŭta homo”, tiel rakontis ne la frato, sed mia avo. Do pensoj kaj opinioj de mia avo pri la milito estis iom kompleksa. Li sciis kio okazis ekster japanio kaj havis kulposenton al alilandanoj. Sed li samtempe ne povis forviŝi sian koleron al koreoj kiuj ĵetis ŝtonojn al sia juna frato. Li fojfoje diris ankaŭ ke li estas liberalisto. Kompreneble tio signifas nenion sen kunteksto. Unu jaron antaŭ sia morto li plurfoje rakontis kion li pensas rilate al milito, tio estis laŭ mia kompreno: (1)japana registaro dum la milito estis stulta, estis klare ke usono superas japanion; (2) malinfanoj, precipe instruistoj de lernejo instigis saĝan knabon* al milito (*temas pri knabo unu jaron pli aĝa ol mia avo en la lernejo), tio ne estas permesebla (fakte post la milito knaboj kondamnis instruistojn pro ilia dummilita sinteno); (3) kontraŭstari registaron estas naive, riski sian ĉiutagan vivon kontraŭ sia politika agado estas stulte; (4) homoj kiuj intencas forigi la artikolon 9 de la japana konstitucio estas “infanoj”, ili ne konas la militon (li diris eĉ ke kiam oni forigus la artikolon 9, li manifestacius strate, eĉ se esti sola). 

 
  [2]Mia avino kreskis en vilaĝo kie mankis informoj pri ĉio. Tial kontraste kun la kazo de mia avo en ŝia rakonto pri la spertoj en la vilaĝo neniom aperas malĝojaj aŭ pensigaj aferoj. Ŝi estis tipa sindona patrioto kaj fariĝis flegistino en granda urbo Kokura. Neniam forgesebla laŭ ŝi estis vizitoj de atombombitaj homoj el Nagasaki. Iliaj kapoj jam komencis putri kaj el oreloj ŝi forprenis vermetojn per pinĉilo. Post la dekkvina de aŭgusto 1945 ĉirkaŭ ŝi flugis la famo ke usonoj venos perforti inojn kaj multaj flegistinoj revenis al siaj hejmurboj. Sed mia avino restis sola dirante ke ŝi traktu ĉiujn sola. Ŝi estis brava knabino. Pri la milito ŝi ne havas multajn opinojn, sed ŝia penso pri tenno estas klara: “kritiki tennoon estas sensence, ĉar li nenion malbonan faris pri la milito”. Dum mia avo havis ambiguan senton al koreoj, mia avino rakontas nur belajn rememorojn kun unu korea familio, kiu vivis kiel najbaroj. Dum kaj depost la dua mondmilito ŝi estis, laŭ ŝi, sola japano, kiu komunikis tiujn koreojn, ĉar ŝi rimarkis sola ke oni povas konversacii kaj eĉ amikiĝi per mangestoj kaj mienesprimoj se ne havi komunan lingvon.

2. Penso

Ĉiu homo vivas nur unu fojon, tial vi povas alian respekti.