Informilo

2015/09/17

Milito estas malsukceso de la diplomatio

Nomo: MAMIJA Midori
Lando: Japanio
Urbo: Sizuoka



  “Milito estas malsukceso de la diplomatio,” diris sinjorino, kiu travivis la Grandan Bombatakon en Numazu. La vortoj impresis min, kaj mi skribu pri la temo.
  Numazu estas urbo en la gubernio Sizuoka, Japanio. Ĝi situas en la centro de la japana ĉefa insulo, sur ebena grundo norde proksime al la monto Huzi-san (Fuji) kaj sude al la golfo Suruga-wan. Dum la Dua Monda Milito la usona armeo multfoje faris grandskalajn sendistingajn bombatakojn tra Japanio, kaj Numazu estis unu el la terure damaĝitaj urboj. Tiutempe ankaŭ miaj geavoj vivis en la urbo.
  La urbo ricevis bombatakojn jam 7 fojojn antaŭ la plej granda. La Granda Bombatako per brulbomboj en Numazu okazis la 17-an de julio 1945 je la 1-a nokte. En malpli ol 2 horoj 130 usonaj militaviadiloj faligis 9 mil brulbombojn sur la urbon. Tio kaŭzis 274 mortintojn kaj pli ol 500 vunditojn laŭ tiama dokumento de la urbo. En fajro kaj mallumo urbanoj forkuris al montoj. Postvivantoj atestis, ke tiam ĉion envolvis maro de fajro, kaj riveroj estis ŝtopitaj per nenombreblaj kadavroj. La sinjorino, kiu rakontis al mi tiaman memoron, vidis disŝiritan manon sur la vojo kaj internaĵon de homo sur branĉo de arbo.
  Matene oni trovis, ke preskaŭ ĉio en Numazu estis ĝisfunde detruita. Ankaŭ miaj geavoj memoris, ke la urbo tute malaperis kaj nur cindroj etendiĝis ĝis la horizonto.
  Poste la usona armeo ekskuzis pri kialo de la bombatako, ke la urbo havis militajn instalaĵojn, sed laŭ la dokumento de la usona armeo ili ne ĉefe celis la instalaĵojn. Oni diras, ke ĝi estis strategia bombatako celanta grandan loĝantaron de Numazu, kaj alia celo de ceteraj multfojaj bombatakoj estis, ke militaviadiloj forĵetis kromajn bombojn sur la urbon survoje al siaj militbazoj reirante de aliaj bombatakoj.  Usonaj militaviadiloj utiligis la monton Huzi-san (Fuji) kiel landmarkon por bombataki ĉu ili direktis sin orienten ĉu okcidenten. Ne nur Numazu, sed ankaŭ urboj en la gubernio Sizuoka ricevis multegajn bombatakojn.
  La usona militisto, Curtis E. LeMay, rakontis en siaj memoraĵoj: survoje al bombatakoj usonaj militaviadiloj faligis bombojn sur urbojn en la gubernio Sizuoka kiel praktika ekzercado, kaj reirante forĵetis kromajn bombojn sur la areon de la urboj, kiun usonaj militistoj nomis “rubujon de bomboj”.
  Milito senigas homojn je la homeco. Tie pezo de militaviadilo estas pli grava ol homaj vivoj. Ne estis peranto inter militaj malamikoj antaŭ 70 jaroj en japanaj kaj usonaj popolanoj. La diplomatio devas esti por solvi problemon inter landoj per komunikado. Kaj la milito ne estas unu el la rimedoj, sed la plej malbona malsukceso de diplomatio. Se iuj miskomprenas militon kiel unu karton de politika ludo, oni devas konkludi, ke ili neniom lernis de historio.
  Demokratio ne estas tiu, kiun Usono subite donis al japanoj. Japanoj mem kreskigis demokration post la milito. Ekzemple la profesoro MARUYAMA Masao, politika sciencisto kaj historiisto de ideoj, iradis al la urbo Misima, najbara urbo de Numazu, por lekcii antaŭ publiko, ne universitataj studentoj, sed ordinaraj homoj. Ĝuste post la milito preskaŭ neniu sciis pri demokratio, tamen junuloj en urboj volis kompreni novan ideon por nova epoko. Junuloj en Misima petis lin prelegi por ili en dometo, kaj li reagis. Tiel junuloj serie okazigis lerno-kunsidojn. Poste la urbanoj eĉ protestis kontraŭ la administracio manifestacie, kiam naftaj kompanioj kaj politikistoj entreprenis konstrui grandan petrolkemian fabrikaron en la urbo. La movado en demokratio sukcesis nuligi la projekton, kiun urbanoj ne deziris.
  Homoj de mia generacio ne konas la militon. Pri demokratio oni instruis al ni en lernejo. Kaj la medio ne naskiĝis spontanee, sed dank’ al granda klopodo de antaŭuloj. Se ni senkritike sekvos decidon de la registaro, aŭ se ni elektos vojon al milita perforto, ni fuŝos la 70-jaran klopodon de antaŭuloj. Por, ke ĉiuj vivu pace en la mondo necesas interparolado inter landoj, nacioj kaj homoj. Ne senigu politikon je homoj. Ne faru vian urbon kiel nombron de kadavroj kaj areon de cindroj.
  Lastatempe japanaj naciismanoj surstrate laŭte krias ŝovinisman agitadon kontraŭ alilandanoj. Ili kvazaŭ milito-amantoj ne vidas homojn, sed nur fikciecan ideon de lando. Fojfoje estas kiuj aprobas opiniojn el japanaj naciismo kaj ŝovinismo senkritike, ne pripensante, kiel pene japanoj kreskigis kaj protektis demokration de post la milito. Certe, naciismanoj kaj ŝovinismanoj  bonvenigos aprobantojn por utiligi ilin. Tamen samtempe la aprobantoj difektos la klopodon de antaŭuloj. Difekti estas facile, sed naski kaj kreskigi estas malfacile. Ni elektu la malfacilan vojon, ĉar ni devas transdoni al infanoj la mondon, en kiu vivas homecaj homoj.
  Mi ĉi-foje skribis pri ekzemplo de unu urbo en Japanio, kaj kompreneble ankaŭ la japana armeo faris kruelaĵojn enlande kaj eksterlande; kaj kruelaj ne ĉiam estis armeoj. Pri okazaĵoj kaj travivaĵoj en la milito mi fojfoje aŭskultas de maljunuloj. Tamen tiaj rakontantoj kun la tempo malmultiĝas.  Kion ni povas fari? Aŭskulti, rakonti, pensi kaj interparoli. Ni povas, ĉar ni havas vortojn. Ilin ni neniam forĵetu.